
La 6an de marto 2022 sukcese okazis tra Zoom la 5a Konferenco, la jarkunveno de IKEF. Komence de la kunveno Ĝenerala sekretario de IKEF s-ro Yas Kawamura kaj du kondukantoj de la kunveno s-ro Longarko Zhang Changsheng kaj s-ro Surush Mohammadzadeh bonvenigis la partoprenantojn kaj sinprezentis.
Sekve s-ro Ĉielismo Wang Tianyi, Prezidanto de IKEF salutis ĉiujn kaj faris malferman alparolon.
La sekvaj programeroj estis jenaj ke:
– Pri aktuala agado de IKEF (s-ro Ludoviko Zhao Cheng Hua, Vicprezidanto de IKEF);
– Por ke nia nuna agado kaj estonta, floru bone: financado kaj membraro (s-ro Yas Kawamura, Vicprezidanto kaj Ĝenerala sekretario de IKEF);
– Jarplano-2022 (s-ro Enkhee Chimedtseren, Vic-Ĝenerala sekretario de IKEF);
– Novaj konsistoj de la Estraro kaj Sekretariejo de IKEF (s-ro Ĉielismo Wang Tianyi);
– Aktuale pri la venonta 10a Azia-Oceania Kongreso en Busano (s-ro So Jinsu, Prezidanto de LKK)
En Ĉitiu Kunveno S-ro Surush Mohammadzadeh estis elektita kiel Vic-Ĝenerala sekretario pri Aziaj aferoj