


Dum 28-31a de aprilo okazis Mona 12a en Kashano la fama kaj tradicia urbo de Irano. Gxi situas po 3:30 (H:M) De chef-urbo Tehrano direkte al sudo. Tie en urbo oni produktas Akvo de Rozo kiu estas sufiche konata en la mondo.Ghi estas uzata kiel parfumo kaj ecx oni uzas en manghajhojn kaj dolchajxojn. En Kashano estas multaj vidindaj lokoj ekz. Fin Banejo , Abjaneh Vilagho , Subtera Urbo ktp. IREA elektis tiun urbon por aranghi kunvenon de MONA char fremduloj tro shatas viziti tradiciajn lokoj en IRANO samtempe partopreni en kunveno. Chifoje partoprenis entute 38 personoj de tiuj 20 fremduloj el (Francujo, Svislando, Germanio, Belgio , Britujo , Romanio) . Multaj de ili vojaghis por la unua fojo kaj ghuis agrablan Iranan etoson malgraux ilia antaua vidpunkto(pro achaj propagandoj). Partoprenantoj komencis ekveturi de tehrano buse al Kashano. Oni tag-manghis Iranan tradician tagmanghon che ilia hotelo. Diversaj prelegoj pere Annie Grente, Renato Corseti, Tatijana Loskutova, Benjamin Kwiecien, Mireille Grosjean, Nazi Solat okazis kaj Kejhan Sayadpour prezentis allogan Aukcion.

















2 Comments
En 2019 la sorto diable intervenis por malebligi mian duan vojaghon al Irano, bela krucvojigha lando de mi ankorau sopirata. Venas nun en mian menson la neforgesebla etoso de la unua nacia kongreso en Tehran antau kvin jaroj.
Kiel ajn, proksimume 300 gesamideanoj el 22 landoj nun amikighas en Da Nang kadre de la 9a Azia-Oceania Kongreso. Samurbe okazos ghis la dua de majo Komuna Seminario organizita de junaj esperantistoj de Chinio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio. Tre bedaurinde ne eblas ech al esperantistoj esti en du landoj samtempe!
Espereble niaj vivo-vojoj krucighos aliloke en Esperantujo post nelonge
Amike
Paulo (ne la Apostolo) Desailly (KN 201)
Kara Paul Desailly
Estas mia honoro ke mia lando plachas al vi kaj aliaj kiuj kuraghis vojaghi chitien.
Ili poste neniam forgesos nian gastigadon kaj etoson.
amike